Enkonduko
Tre resumita historio de tiu ĉi skribsistemo
La ŝava alfabeto estis dizegnita de Ronald Kingsley Read por skribi fonetike la anglan, kun la celo je plenumi la dezirojn de George Shaw koncerne la ortografio de tiu lingvo. Plurajn jarojn poste, ĝi estis adaptita de Ĝan Ŭesli Starling al Esperanto.
La kompleta historio de la ŝava alfabeto, starlingŝava kaj aliaj ŝavidaj estas ĉi tie.
La alfabeto
- Ĝi ne uzas majusklojn. Nur ĝi uzas interpunkton por marki nomojn.
- Estas ŝablonoj, kiujn la karakteroj sekvas, kaj ankaŭ fonetika parsistemo.
- Ĉiu starlingŝava litero havas Esperantlatinan ekvivalenton, kaj inverse.
La helpdokumento de la versioj Full inkludas sekcio, kiu instruas la logikon de la alfabeto; la sekcio estas preskaŭ egala je ĉi tiu afiŝo.
Kiel mi konis ĝin
Antaŭ iom da tempo mi ekvidis strangajn literojn sur pepoj el afabla tviterano. Mi petis al ri pri kiaj literoj estis tiuj, kaj respondis je “ĝi estas la ŝava alfabeto”. Mi interesiĝis pri ĝi kaj eklernis ĝin kaj mi rimarkis ion, kion ri jam estis rimarkinta; verkado per fremda lingvo (ĉi-kaze t.e Esperanto) estas pli terapia ol uzi la denaskan, kaj ĉi tiu efiko eble estas pli granda se oni uzas fremdan skribsistemon.
Por komputiloj kaj saĝtelefonoj
La klavaro rulas per Keyman, ĉe Vindozo, MacOS, Linukso, Android, iOS kaj iPadOS. Oni nur devas instali na Keyman kaj poste instali la version de la klavaro, kiun vi preferas, per tiu aplikaĵo.
Versio | Full versio | Light versio |
---|---|---|
Komputila versio | – Starlingŝava alfabeto – Esperantlatina alfabeto – Greka alfabeto (senpaŝklave) – Memadapteblaj litertavoloj kaj simboltavoloj – Latinaj diakritaĵoj agordeblaj. | – Starlingŝava alfabeto – Memadapteblaj litertavoloj kaj simboltavoloj |
Saĝtelefona versio | – Ŝava alfabeto – Esperantlatina alfabeto – Greka alfabeto | X |
La Light versio por komputiloj, estas la nura versio kiu povas esti elŝutita rekte per la platformo de Keyman. Tio ĉi estas ĉar la teamo de Keyman limigas la alŝutadon de klavarfasonoj, kiuj enhavas plurajn alfabetojn.
Mi ne kreis na light versio por ŝagtelefonoj ĉar jam ekzistas ŝavajn klavarfasonojn Keymanajn, kiun mi kredas ke estas bonaj.
Komputila versio
Komputile, la blankaj klavoj mem adaptas al via fizika klavaro (laŭ Keymana nomenklaturo, ĝi estas “mnemonika klavaro” (“Mnemonical Layout“, EN). Do, via simbolklavoj estos la samaj ol ĉiam kaj la klavaranĝo de litertavoloj sekvos via normala (ekzemple: QWERTY aŭ AZERTY iĝas ŜĜERTŬ-𐑖𐑡𐑧𐑮𐑑𐑘 kaj AZERTŬ-𐑨𐑟𐑧𐑮𐑑𐑘, respektive). Danke al ĉi tio, vi ne devos lerni fremdajn klavaranĝojn, sed nur uzi la kutiman. La helpdokumento de la klavaro inkludas vida ekzemplo je kiel la virtuala klavaro adaptas al la fizika klavaro.
Se vi normale vi uzas alian klavarfasonon, malsama ol la klavarfasono de via fizika klavarfasono, Vindoze vi povas peti al Keyman uzu tiun (nur latinaĵoj). Por tio vi devas iri agorden de Keyman, elekti “Opcioj”-n (“Options“, EN), poste la opcion na “Baza Klavaro…” (“Base Keyboard…”, EN) kaj finfine elekti iun klavarfasonon, kiu uzas la latinan alfabeton. Tio korektos la klavaraĝon: litertavolojn kaj simboltavolojn.
La logikon, kiun sekvas la klavaro estas montrata supre. La baza litertavolo estas la starlingŝava alfabeto en ambaŭ versioj (full kaj light). Se oni ŝaltas majusklojn per la modifklavo ⇪ CAPS-Lock, oni povas tajpi minusklojn, kaj per ⇧ SHIFT oni tajpas majusklojn; tiu logiko funkcias por la latina kaj greka alfabeto (ĉi-lasta per senpaŝklavo). Aldone, la klavo ⇮ AltGr permesas la tajpon de aliaj literoj (t.e. proponaĵoj de Pokrovskij, kelkaj ĉapelitaj literoj kaj aliaj latinaĵoj) aŭ diakritaj senpaŝklavoj.
Modifklavo | Ŝava alfabeto: (⇪ CAPS-Lock malŝaltita) | Latina alfabeto: (⇪ CAPS-Lock ŝaltita) | Greka alfabeto: (⇮ ALTGr + ⇧ SHIFT + G) |
---|---|---|---|
— | Ŝavaj literoj | ← | ← |
Nur ⇪ CAPS-Lock ŝaltita | → | Latinaj minuskloj | Grekaj minuskloj |
⇧ SHIFT | → | Latinaj majuskloj | Grekaj majuskloj |
⇮ ALTGr | Proponaĵoj de Pokrovskij kaj literoj Ĵ kaj Ĥ | Aliaj minusklaj latinaj literoj | — |
⇮ ALTGr > ⇧ SHIFT | — | Aliaj majusklaj literoj | — |
Se vi uzas la full-an version, vi havos multajn novajn diakritaĵojn tajpeblajn, kiu estas agordeblaj kaj utilas se vi skribas per pluraj lingvoj. Por tio iru agorden de Keyman elekti “Klavaranĝojn” (“Keyboard Layouts“, EN), ĉi-klavaron kaj la opcion “Klavaraj opcioj” (“Keyboard Options“, EN) kaj respondi la demandojn , kiuj aperos surekrane. Ankaŭ vi povas serĉi na “Ŝavaj agordoj” viaoperaciume.
La klavaro ankaŭ inkludas du fontojn: na Inter Alia kaj Ormin. Ĉar tiuj ĉi literoj ne estas komunaj, vi devas uzi specialajn fontojn kiel la antaŭajn menciitajn.
Por saĝtelefonoj
La ŝagtelefona versio funkcias per Keyman ĉe Android, iOS kaj iPadOS. Enhavas 4 litertavolojn; starlingŝavan, latinan (minusklojn kaj majusklojn) kaj grekan (minusklojn kaj majusklojn). Ankaŭ oni povas uzi la proponaĵojn de Pokrovskij per daŭra premado sur la ŝava litertavolo.
Aldone, mi kreis leksikan modelon por la verkado de Esperanto starlingŝave. Tio permesas la ekzistado de antaŭdira teksto je la klavaro.
Elŝutoj
Elŝuti la klavarfasonon
Kiel instali ĝin?
- Elŝutu na Keyman kaj instalu ĝin.
- Elŝutu la starlingŝavan klavarfasonon
- Opcio 1: per la supraj butonoj (Full PC, Light PC aŭ saĝtelefonan).
- Opcio 2: per Keyman (nur por la versio light), serĉante na starling_sxava_eo_pc_light [ankoraŭ ne disponebla].
- Se vi uzis la opcion 2.1: maldensigu la elŝutaĵon kaj malfermu la nuran rezultantan dosieron per Keyman. Se vi uzas saĝtelefonon, ĉe la Keymanaj agordoj, premu la opcion “instalu klavaron aŭ vortaron”, poste “instalu per loka dosiero” kaj serĉu la maldensiaĵon.
- Finigu la agordojn:
- Se vi rulas na Keyman per komputilo, agordu la agordeblajn senpaŝklavojn, bonvole, por ke diakritaĵoj bone funkciu. Se la diakritaj senpaŝklavoj ne funkcias post la agordo, bonvole, restartigu na Keyman aŭ la komputilon.
- Se vi uzas saĝtelefonon (laŭvole), elŝutu kaj instalu la vortaron (leksikan modelon), sammaniere kiel la klavaron, por havi antaŭdiran tekston.
Vi devas esti ensalutinta por lasi komenton.