⌨️ Jen mia starling-ŝava klavarfasono

⌨️ Jen mia starling-ŝava klavarfasono

Saluton, samideanoj.

La celo de tiu ĉi afiŝo estas prezenti la klavaron, kiun mi kreis por disvastigi la uzado de la nemulte konata ŝava alfabeto. Unue mi volas anonci, ke, kiel mi deklaris je la propra dokumentado de la klavarfasono; “mi ne proponas ortografion reformon ĉe la Esperantujo” kaj oni povas uzi ĝin “kiel scivolemaĵo aŭ intelekta ludo”.

Nu, la klavaro nune povas esti elŝutita ĉi tie (estontece, ĝi estos disponebla per GitHub kaj Keyman), kaj devas esti rulita per la aplikaĵo Keyman. Ĝi funkcias per Vindozo, MacOS, Linukso, Android, iOS kaj iPadOS.

VersioFull versioLight versio
Komputila
versio
– Starlingŝava alfabeto
– Esperantlatina alfabeto
– Greka alfabeto (senpaŝklave)
– Memadapteblaj litertavoloj kaj simboltavoloj
– Latinaj diakritaĵoj agordeblaj.
– Starlingŝava alfabeto
– Memadapteblaj litertavoloj kaj simboltavoloj
Saĝtelefona versio– Ŝava alfabeto
– Esperantlatina alfabeto
– Greka alfabeto
X

Jen la diferencoj inter la tri versioj de tiu ĉi klavarfasono.

Ekzistas tri versiojn. Uzante la Full versio de PC, oni povas skribi ne nur la ŝavan (kaj la proponaĵoj de Pokrovskij), sed ankaŭ oni povas tajpi la esperantlatinan normale (kaj multajn iliajn diakritaĵojn) kaj êc la grekan alfabeton (ĉi-lasta per senpaŝklavo). Aldone mi inkludis longan helpdokumenton, kiu klarigas la logikon de la klavarfasonon, la lokon de ĉiuj literoj kaj diakritaĵoj, la propran alfabeton kaj la historion de la ŝava kaj ŝavidaj alfabetoj.

Jen la logiko, kiun sekvas la klavartavoloj de la klavarfasono.

Ekzistas tri grupoj de litertavoloj; jen la ŝava (⇪ CAPS-Lock malŝaltita), la latina (⇪ CAPS-Lock ŝaltita) kaj la greka alfabeto (⇮ ALTGr + ⇧ SHIFT + G). Resume, la baza klavartavolo de ĉiu grupo faras minusklojn, ⇧ SHIFT faras majusklojn kaj ⇮ ALTGr faras aliajn rilatajn skribsignojn (aliaĵoj).

La klavaro ankaŭ inkludas du fontojn: na Inter Alia kaj Ormin. Ĉar tiuj  ĉi literoj ne estas komunaj, vi devas uzi specialajn fontojn kiel la antaŭajn menciitajn.

Je komputiloj, la klavarfasono estas memadaptabla laŭ via fizika klavaro, sed estas kelkaj senpaŝklavoj (deadkeys, angle) kiu devas esti agorditaj por bone funkciado. Pro tio vi devas malfermi na Keyman kaj alklaki “agordoj”-n apud ĉi tiu klavarfasono.

Krome, mi volas diri, ke mi bezonis jaron kaj duonon por fini ĉi tiun projekton. Nevere tute, reale mi bezonis malpli da tempo. Mi klarigu:

  • Pro mia nescio koncerne la funkciado de Keyman (la aplikaĵo kiu rulas la virtualan klavarfasonon), mi acê ekfaris la klavaron mallerte por, poste rimarku, ke ĝi ne funkcios bone per fizikaj klavaroj malsamaj ol la mia, pro la maniero kiel mi elfaris ĝin. Mi sciis, ke alia maniero je fari ĝin ekzistas, sed mi ne sciis kiel. Mi volis ke tiu ĉi klavaro, estu internacia, do mi devis multe legi la dokumentado de tiu aplikaĵo por kompreni kiel oni povas elfari virtualan klavaron, kiu estu adaptebla je la fizika.
  • Poste mi malkovris, ke por ĝi estos adaptebla, kompreneble devu mi programi agordeblajn klavojn kaj senpaŝklavojn, do mi lernis iomete da Javascript kaj plibonigis mian preskaŭ nulan scion pri CSS por ke la opcioj utilu kaj belu. Poste, mi verkis la dokumentadon. Ĉi-lasta afero estis tio, kio pli daŭris.
  • Finfine, la klavaro pretis, sed mi ne certis ĉu alŝuti ĝi aŭ ne… Plurajn monatojn pasis, kaj mi ĵus decidis alŝuti ĝin.

Konsideru tion se vi trovas eraron, bonvolu esti afabla. Mi komencantas koncerne la programado kaj mi volas pliboniĝi. Se vi havas sugeston aŭ vi trovas eraron, diru al mi bonvole.

Kiel uzi ĝin:

  1. Elŝutu na Keyman kaj instalu ĝin.
  2. Elŝutu la starlingŝavan klavarfasonon kiel na .zip:
  3. Maldensigu la elŝutaĵon kaj malfermu la nuran rezultantan dosieron per Keyman. Se vi uzas saĝtelefono, ĉe la Keymanaj agordoj, premu la opcion “instalu klavaron aŭ vortaron” kaj poste “instalu per loka dosiero”.
  4. Finigu la agordojn:
    • Se vi rulas na Keyman per komputilo, agordu la agordeblajn senpaŝklavojn, bonvole, por ke diakritaĵoj bone funkciu. Se la diakritaj senpaŝklavoj ne funkcias post la agordo, bonvole, restartigu na Keyman aŭ la komputilon.
    • Se vi rulas na Keyman per saĝtelefono, vi ankaŭ povas elŝuti vortaron por havi antaŭdiran tekston.

* Nune, la Keyman-a ligilo ne ankoraŭ disponeblas ĉar la klavaro devas esti kontrolita de la Keyman-teamo kaj mi eble devos fari malgrandajn korektojn. Kiam ĝi estos kontrolita kaj korektita, mi aldonos la ligilojn.

Dankon al tiuj, kiuj helpis al mi koncerne la klavaro, kaj dankon al esperantisto kiu konigis al mi ĉi tiun sistemskribo. K’ mi esperas, ke vi ĝuos la klavaron.

Mi estas Tomĉjo.

Mi estas ĉilia Esperantisto, kiu eklernis la lingvon dum la pandemio. Mi ĉefe uzas ĝin por verki pri tio, kion mi daŭre remaĉas pro mia [lastatempe diagnozita] dupolusa perturbo. Mi ne multe verkas kaj kiam mi faras ĝin, ofte forigas ĝin; provu mi ŝanĝi tion. Ankaŭ mi esperantigos tion, kion mi trovos interesa.

Estu homuĵoj. Vi ne scias kiom facile oni povas detrui ies menson.

Design a site like this with WordPress.com
Kiel komenci