🚵‍♂️La unua Bicikla Tago

🚵‍♂️La unua Bicikla Tago

Hodiaŭ estas la Bicikla Tago plurlande. Estas homoj, kiu vere kredas, ke tiu tago koncernas veturi biciklo. Sed ne. Ĉi-tage, estas festata la unua LSD-a psiĥedelumo.

“Mi estis marŝanta ĉe la reverdiĝita arbaro kaj la matena suno filtriĝis tra la arbosuproj. Birdoj plenumis la aeron per siaj kantetoj. Tuj, ĉio aperis per lumo malkutime klara. […] La pejzaĝo elbrilis per beleco, kiu tuŝis la animon tre apartmaniere, elokvente, kvazaŭ ĝi volis inkluzivi min ene de sia beleco. Trairis min nepriskibebla sento de feliĉo, aparteno kaj feliĉa sekureco.”

(Hofmann, 2018, p. 23)

Tiuj, estas la unuaj vortoj elektitaj de Albert Hofmann por komenci la elokventan antaŭparolon de sia libro “Kiel mi malkovris la acidon kaj kio okazis poste en la mondo”. Li ne estis parolinta pri psiĥedelumo (aŭ trip), sed pri sperto, kiun li havis dum sia infanaĝo. Per tiu antaŭparolo, li rakontas ke dum tiu subita ŝanĝita konscistato demandis sin: kial plenkreskuloj ne havas tiajn spertojn, kaj kial li, estante “nur” infano, povas sperti tiom granda kaj subita sento, de preskaŭ dia feliĉo; demandante sin mem ĉu iam li povos klarigi kaj kunhavigi tiajn nepreskripteblajn sentojn pri la realo al aliuloj… eble artmaniere, sed kiel li farus tion?

Lia frua kontakto kun naturo kaj tiaj spertoj ĉe svisaj arbaroj formis sian vizion pri la mondo. La ligo, kiun li havis kun la planta regno, sia bezono de scio koncerne la materio kaj la filozofa demando “ĉu la materia mondo estas manifestacio de la spirita mondo?”, promociis lian karieron pri ĥemio kaj poste lian specialiĝon pri esplorado de kuracplantoj. Tiel li eklaboris en 1929 en la laboratorio Sandoz, kiel kunlaboranto de Arthur Stoll, elektinte tiun postenon ĉar sia intereso koncerne plantoj.

La mistikaĵoj de mia infanaĝo, kie Naturo fariĝis magika, igis min demandi al mi pri la eco de la matera mondo, kaj ĥemio estis la scienca kampo, kiu povis havigi sciojn koncerne tio.

(Hofmann, 1996, p. 23)

Kune kun lia estro, li laboris kun la glikozidoj de la plantoj Digitalis lanata kaj Scilla maritima. Antaŭe, lia estro estis laborinta kun Secale cornutum (Claviceps purpurea) aŭ ergotfungo. Tiam, la alkaloidoj de tiu ĉi fungo ne estis elstuditaj. La esploro pri ergotfungo antaŭe estis ĉesigita de Sandoz kaj aliaj farmaciaj laboratorioj estis esplorantaj ĝin, tial la ideo de Hofmann pri malĉesigi la esplorado de ĝi.

La historio de ĉi tiu fungo koncerne eŭropa medicino komencis dum la Frua Mezepoko (ekde la jaro 591, laŭ Wendelin Thelus), pro serio de almenaŭ 130 toksiĝaj epidemioj en Eŭropo, aperinte kiel du formoj de malsano: ergotismus convulsivus kaj ergotismus gangraenosus. La lasta tipo de ergotismo respondecis pri la apero de la ignis sacer aŭ “fajro de Sankta-Antonio”, kies malsanuloj suferis je haŭtaj lezoj, edemo kaj nekrozo, dum tiuj, kiuj suferis la dua, suferis je halucinoj, paranojo kaj spasmoj. Kvankam la fungo kaŭzis multajn epidemiojn, nur en la XVI jarcento estis konata, ke ĝi respondecas pri tio. Aldone, menciinda estas la fakto, ke Pollande kaj Germanie ĝi estis uzita kiel uterotoniko.

The Temptation of St. Anthony de Mathias Grünewald. Ĝi montras la haŭtaj lezoj kaj halucinoj, kaŭzitaj de ergotismo.

Koncerne la farmacia esplorado de la ergotfungo, Bargen kaj Carr en 1907 estis malkovrintaj la ergotoksino (kiu, Hofmann poste malkovris ke estis miksaĵo, ne substanco). En la jaro 1929, kiam Hofmann proponis al sia estro malĉesigu la esplorado ĉe Sandoz, Stoll jam estis atinginta la izolado de ergotamino en 1918, alkaloido ĉeestanta ene de ergoto kaj utilizata por la traktado de migrenoj. En 1934 Jacobs kaj Craig atingis la izoladon de la fundamenta substanco de la alkaloidoj de la ergotfungo: la lizergata acido. En 1935 Stoll kaj Burckhardt atingis la izoladon de ergonovino (aŭ ergometrino).

Ĉar la uzado de ergotamino kiel komenca substanco, estis neita de Stoll, Hofmann devis uzi ergotfungoj portugalaj (je malplibona kvalito). Tiel li komencis la sintezo de pluraj substancoj el la lizergata acido, sintezante unuafoje la ergometrino el ĝia acido kaj ne per la rekta ekstraktado de ergoto. Tiu atingo estis tre grava ĉar la aliaj alkaloidoj povus esti ekstraktitaj, turnita je la acido kaj poste je la ergometrino kaj metilergometrino por esti vendita kiel la medikamento Methergin (uterotoniko).

Kelkaj alkaloidoj ĉeestantaj ene de ergoto. Propra ellaborado.

Provante krei kardiotonikon kaj bronkodilatilon, ĉar struktura simileco kun niketamido, la 16-an de novembro de 1938 li sintezis la 25-a substanco derivata de ergotfungo: la lizergata acida dietilamino (Lyserg-Saüre-Diäthylamid, LSD-25). Tiujare la farmakologia fako de Sandoz pruvis la uterotonikan naturon de tiu substanco, ne simila al niketamido. Ĝia utera efiko estis malpligranda ol tiu de ergometrino (70%), do ne estis konsiderita farmakologie interesa kaj finfine estis formetita de la farmacia esplorado.

En aprilo de 1943, li sintezis denove tiu substanco danke al antaŭsento. Tiu antaŭsento estis bazita nur je la ŝato de ĝia molekula strukturo kaj la sento de ke, ĝi havus aliajn karakterizaĵojn. Post la sintezo, li eksentis strange, psiĥedela. Eble, malgranda parto de la specimeno trapasis la protektganto kaj estis absobita de sia haŭto.

Vendredo, la 16-an de aprilo de 1943. Tagmeze mi devis ĉesi labori ĉe la laboratorio kaj mi devis iri hejmon ĉar la granda maltrankvilo, kiun mi sentis, akompanita de malgrava kapturno. Hejme, mi kusiĝis kaj eniris staton simila al toksiĝo, kiu ne estis tute malagrabla, kiu estis karakterizita de viglaj tagsonĝoj. Kun miaj fermitaj okuloj (la sunlumo ĝenis min), torento de fantaziaj bildoj pasis tra mia menso, kun eksterordinara plastikeco kaj intensa aro de kalejdoskopaj koloroj. Post du horojn, tiu stato malaperis”.

Hofmann volis malkovri la kialon de tiu ŝanĝita konscistato, kaj atribuis ĝin li al tiu substanco. Jarojn poste, li asertis que LSD-o parolis al li, dirante al li: “vi devas malkovri min; no lasu min sur la manoj la farmakologo ĉar li ne trovos ion ajnan”. Tial li faris memprovon, uzante 0,25 mg da tartrata LSD-25; tiam li pensis ke ĝi estis la minimuma efika dozo, rilate al la aliaj alkaloidoj.

Jen la tre elokventa kaj fama rakonto, esperantigita, kiu estas en lia libro:

Mi tute ekkomprenis ke la LSDo estis la kaŭzo de la stranga sperto de la antaŭa vendredo, ĉar la ŝanĝoj de sensacio kaj pensoj estis de la sama tipo ol tiam, sed pli profundaj. Jam estis tre malfacile por mi paroli, kaj petis al mia laboratoria helpantino (kiu sciis pri la memtesto), akompanu min hejmen.

Dum la bicikla vojaĝo, mia stato adoptis minacajn formojn. Ĉio en mia vizio tremis kaj aperis misformita, kiel deformita spegulo. Mi havis la sensacion, ke la biciklo ne moviĝis. Mia helpantino diris al mi poste, ke ni estis vojaĝanta tre rapide. Malgraŭ tio, mi alvenis hejmen sekura kaj per lasta klopodo mi petis al mia akompananto, telefonvoku nia kuraciston kaj petu al miaj najbaroj lakton. Malgraŭ mia stato de konfuzo kaj ebrio, dum momentoj mi povis pensi klare kaj objektive: lakto estas nespecifa senvenenigilo.

La kapturno kaj la sensacio de intermita sveno turniĝis tiom fortaj, ke mi ne plu povis resti staranta kaj mi devis kuŝiĝi sur sofo. Mia medio turniĝis tre terurmaniere. Ĉio, kio estis ene de la ĉambro, estis turniĝanta, kaj la objektoj kaj kutimaj mebloj adoptis malagrablaj formoj, ĝenerale minacaj. Ili moviĝis senĉese, kvazaŭ vigla, plena de interna maltrankvilo. Apenaŭ mi rekonis la najbarinon, kiu alportis lakton al mi. Ne plu estis la sinjorino R., sed malbona sorĉistinaĉo kun kolora grimaĉo. Sed malplibonaj ol la forigoj de la mondo ekstera, estis la ŝanĝoj, kiuj mi estis en mi mem, mia propra eco. Miaj klopodoj je ĉesi la kolapso de la ekstera mondo kaj la disvolvado de mi mem, ŝajnis senefikaj. Demono eniris min kaj transprenis mian korpon, mian sentojn kaj mian animon. Mi ekstaris kaj kriis por liberigi min de li, sed poste mi rekusiĝis sur la sofo. La substanco, kiun mi estis volinta eksperimenti, venkis min. Ĝi estas la demono, kiu venkis, mokanta mian volon. Terura timo alvenis al mi, koncerne ekesti freneza. Mi estis en alia mondo, en alia ĉambro kun alia tempo. mia korpo ŝajnis nesentema, senviva, stranga. Ĉu mi estis ekmortanta? Ĉu ĝi estis la transiro? Dum momentoj, mi kreis esti ekstere de mian korpon kaj mi rekonis, kiel ekstera regardanto, mian tutan tragikan situacion. Morti sen adiaŭi mian familion… Mia edzino eliris tiutage kun niaj tri infanoj por viziti sian gepatrojn en Lucerno. Ĉu ŝi komprenus iam ke mia ne agis senrepondece, sed mi faris eksperimenton kun prudentego, kaj la rezulto estis tute neantaŭvidebla? Ne estis nur la fakto, ke juna familio perdus frue sian patron, sed ankaŭ la ideo de senĉesi antaŭtempe mian esploristan laboron, kiu tiom signifis por mi, tiel fruktodona kaj nekompleta, pligrandigis mian timon kaj angoron. Plena de amara ironio, trapasis la ideo je la lizergata acida dietilamino, kiun mi estigis munde, estos tiu, kiu devigos min forlasi la mondon frue.

Kiam mia kuracisto alvenis, mi jam estis pasinta la plej altan punkton de la krizo. Mia helpantino klarigis al li la memteston, ĉar mi ne povis fari nenian frazon klaran. Post provi priskribi mian fizikan stato, supozeble minacita kun morto, al li; la kuracisto surprizita movis sian kapon, ĉar ne trovis simptomojn nenormalajn krome de tre dilatitaj pupiloj. Pulso, sangopremo kaj spirado estis normalaj. Tial li ne provizis medikamentojn al mi, li kondukis min al dormĉambro kaj elrigardis min apud la lito. Iom post iom, mi estis revenanta el strangega mondo ol la ĉiutaga mondo, kiun mi alkutimiĝis. La timo ekĉesiĝis kaj sensacio de feliĉo alvenis kune kun dankemo kreskanta, dum normala sento kaj pensado alvenis, kaj mi certis pri atingi eskapi la danĝeron de frenezo.

Nun mi komencis ĝui, iom post iom, la strangan aron da koloroj kaj formoj, kiu estis antaŭ miaj fermitaj okuloj. Koloraj fantasiaj formaĵoj, kiuj ŝanĝis iliajn kolorojn same kiel kalejdoskopo, trapasis min, per cirkloj kaj spiraloj, kiu malfermiĝis kaj refermiĝis, reordiĝante kaj intersekciĝante per senĉesa fluo. La plej stranga afero estis, ke ĉiu akustikaj perceptoj, kiel la bruo de la pordfermilo aŭ pasanta aŭtomobilo, turniĝis je optikaj sensacioj. Ĉiuj sonoj igis sian korespondan bildon, kun formo kaj koloro, vigla kaj ŝanĝanta.

Nokte, mia edzino revenis el Lucerno. Iu diris al ŝi telefonvoke, ke mi estis havinta misteran kolapson. Ŝi lasis niajn infanojn kun iliaj geavoj. Dum tio, mi resaniĝis por povi diri al ŝi tion, kio okazis.

Poste, mi dormis lacega kaj la malantaŭa mateno mi vekiĝis ekscitita kaj trankvila, sed ankoraŭ fizike laceta. Senton de bonfarto mi sentis kaj novan vivon. La matenmanĝo tre bongustis, verda plezuro.

(Hofmann, 2018 p. 51)

Tiel estis la unua bicikla tago, la unua LSD-a psiĥedelumo. La propra memtesto montris ke la LSD-25 havis psiĥoaktivajn propraĵojn tre specialajn tiam. Kvarono de miligramo (250 µg) da tartrata LSD-o estis sufiĉa potenca por fari tre granda ŝanĝo koncerne la propra realeco al Hofmann, igante lin krei ke la frenezo (tiam ankoraŭ ne ekzistis kontraŭpsiĥozaĵoj) aŭ morto estis sia rezulto.

La historio de la LSD-o estas tre longa kaj suprize. Komenciĝis ĝi kun mistikema naturema infano, kiu iel volis kunhavigi siajn mistikaĵojn kun aliuloj, kaj nur danke al la konsilo de lia filozofiinstruisto finfine studis ĥemion. Studante fungon tre toksa danke al antăsento kaj serendipio, li surprize povus kunhavigi siajn spertojn sen eĉ voli provi. Tiel alvenis hippies sed ankaŭ la CIA. Tiel estis kiel la mondo malkovris la prodigal son de Hofmann; la molekulo, kiu elŝanĝis la menson de homoj, kiuj konsumis ĝin.

“Se mi farintus malsaman decidon ene de iu de la paŝoj, plej verŝajne tiu aktiva substanco, nomata LSDo, kiu universale famiĝis, neniam estus kreita.”

(Hofmann, 2018 p. 31)


  • Franco, J. C. (2015). Albert Hofmann. Vida y legado de un químico humanista (Unua eld-o.). Hispanio.
  • Grzybowski, A., Pawlikowska-Łagód, K., & Polak, A. (Decembro de 2021). Ergotism and Saint Anthony’s fire. Clinics in Dermatology, 39(6), 1088-1094. doi:10.1016/j.clindermatol.2021.07.009
  • Hofmann, A. (2018). LSD. Cómo descubrí el ácido y qué pasó después en el mundo (Unua eld-o.). (R. Bein, Trad.) Barcelono, Hispanio: Arpa Editores, S. L.
  • Hofmann, A. (1996). LSD: Completely Personal. Worlds of Consciousness Conference. 6. Hajdelbergo, Germanio: Multidisciplinary Association for Psychedelic Studies. El https://maps.org/news-letters/v06n3/06346hof.html

Mi estas Tomĉjo.

Mi estas ĉilia Esperantisto, kiu eklernis la lingvon dum la pandemio. Mi ĉefe uzas ĝin por verki pri tio, kion mi daŭre remaĉas pro mia [lastatempe diagnozita] dupolusa perturbo. Mi ne multe verkas kaj kiam mi faras ĝin, ofte forigas ĝin; provu mi ŝanĝi tion. Ankaŭ mi esperantigos tion, kion mi trovos interesa.

Estu homuĵoj. Vi ne scias kiom facile oni povas detrui ies menson.

Design a site like this with WordPress.com
Kiel komenci