La ŝava alfabeto origine estis elfarita por fonetike skribi la anglan kaj poste ĝi estis adaptita de Ĝan Ŭesli Starling (·𐑡𐑨𐑵 ·𐑘𐑧𐑕𐑤𐑦 ·𐑕𐑑𐑨𐑮𐑤𐑦𐑵𐑜) por la Esperanta skribado. En Esperantujo, oni ĝenerale konas ambaŭ formojn kiel “ŝava”-n, sed mi diferencas ilin ĉar pluraj ŝavidaj alfabetoj ekzistas. Tial mi diras “starlingŝava”-n anstataŭ “ŝava”-n, por celi la bazan Esperantan variaĵon.
Starlingŝava varianto
Jen kiel funkcias la alfabeto:
- Ĝi ne distingas inter majusklojn kaj minusklojn, do se oni volas skribi nomon aŭ akronimon, oni uzas la interpunkton (·). Oni ne uzas ĝin post punkton.
- Vokaloj faras cirklon en dekstruma direkto, krome de la vokalo I. → A ⟨𐑨⟩, E ⟨𐑧⟩, I ⟨𐑦⟩, O ⟨𐑩⟩ kaj U ⟨𐑪⟩.
- Estas tri grupojn de literoj; altaj, profundaj kaj mezaltaj. Tiu kategoriigo dependas de iliaj pozicioj sur la horizontala akso.
- Ĉiuj literoj havas turnitan paron (krome de C ⟨𐑔⟩). La paro devenas el ĝia fonetika sonvaloro, rilate al vibrado de voĉkordoj. Ekzemple: S ⟨𐑕⟩ kaj Z ⟨𐑟⟩. Ĝenerale, altaj literoj estas senvoĉaj kaj la profundaj estas voĉaj. La literoj, kiuj estas mezaltaj estas vokaloj aŭ sonorantoj.
- Oni povas uzi 14 gramatikligaĵojn manskribe, sed pro Unikodaj limigoj du estas disponeblaj ciferece. Tial, kompreneble oni ne uzas ĝin ciferece.
- Finfine, ĉiu litero havas ekvivalenton je la esperantlatina alfabeto, do oni nur devas lerni sian ekvivalento kaj anstataŭigi ĝin.
Do, la literoj estas kategoriitaj laŭ sia posicioj ĉe la bazlinioj:
Starlingŝava | 𐑐 | 𐑑 | 𐑒 | 𐑓 | 𐑕 | 𐑖 | 𐑗 | 𐑙 | 𐑘 | 𐑔 |
Esperantlatina | p | t | k | f | s | ŝ | ĉ | ĥ | ŭ | c |
Sonvaloro | /p/ | /t/ | /k/ | /f/ | /s/ | /ʃ/ | /t͡ʃ/ | /x/ | /w/ | /t͡s/ |
Altaj literoj
Starlingŝava | 𐑚 | 𐑛 | 𐑜 | 𐑝 | 𐑟 | 𐑠 | 𐑡 | 𐑣 | 𐑢 | – |
Esperantlatina | b | d | g | v | z | ĵ | ĝ | h | j | – |
Sonvaloro | /b/ | /d/ | /g/ | /v/ | /z/ | /ʒ/ | /d͡ʒ/ | /h/ | /j/ | /d͡z/ |
Profundaj literoj
Grupo | Vokaloj | Sonorantoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fluantoj | Nazaj | ||||||||
Starlingŝava | 𐑨 | 𐑧 | 𐑦 | 𐑩 | 𐑪 | 𐑤 | 𐑮 | 𐑫 | 𐑵 |
Esperantlatina | a | e | i | o | u | l | r | m | n |
Sonvaloro | /a/ | /e/ | /i/ | /o/ | /u/ | /l/ | /ɾ/ | /m/ | /n/ |
Mezaltaj literoj
Ĉar ne ekzistas ekvivalento de la literoj Q, W, Y kaj X ĉi-alfabete, fremdaj vortoj estas transliterumitaj de oni laŭ tradiciaj esperantaj transliterumreguloj aŭ fonetikvaloro, depende de norma skribado kaj onia skribstilo.
“Nelatina grafika bazo helpas evidentigi diversajn antaŭjuĝojn — sed ankaŭ perdigas al ni la grafisman internaciecon. La transskriboj Njutono, Ojlero, Frojdo iom gratas mian okulon; pli facile mi akceptus la ekvivalentajn ·𐑵𐑰𐑪𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑩𐑰𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑩𐑰𐑛𐑩. Eĉ pli surprize por mi: en la ŝava mi pretas akcepti la fonetikan transskribon de mia familinomo ·𐑐𐑨𐑒𐑮𐑩𐑓𐑕𐑒𐑦𐑰 (t.e. /pakrofskij/), dum latinlitere tio min ĝenas.”
—Sergio Pokrovskij (·𐑕𐑧𐑮𐑜𐑦𐑩 ·𐑐𐑨𐑒𐑮𐑩𐑓𐑕𐑒𐑦𐑰)
Pokrovskija varianto
Krome, ekzistas alia varianto de tiu ĉi adaptaĵo, la alfabeto kiun mi nomigas kiel pokrovskijstarlingŝavan aŭ pokrovskijŝavan alfabeton ĉar la familia nomo de la kreinto estas Pokrovskij.
Sergio Pokrovskij (·𐑕𐑧𐑮𐑜𐑦𐑩 ·𐑐𐑨𐑒𐑮𐑩𐑓𐑕𐑒𐑦𐑰, Сергей Покровский) estas esperantologisto kaj li inkludis plurajn proponaĵojn bazitaj de fonetiko. Li pripensis la esperantajn diftogojn “aŭ” kaj “eŭ” kaj proponis la literojn ⟨𐑲⟩ kaj ⟨𐑱⟩ respektive, forigante la ekvivalento de U ⟨𐑘⟩. La ekvivalento de la litero J ⟨𐑢⟩ ankaŭ estis anstataŭgita de la litero ⟨𐑰⟩.
Aldone, estis aldonita la litero ⟨𐑞⟩ por reprezenti la literparo ⟨dz⟩; ĉi-lasta afero ne ŝatas al mi, ĉar Esperante, laŭ mi, ne ekzistas la fonemo /d͡z/ sed /d/ kaj /z/ estas du fonemojn dise… sed li havas kialon por tio: subteni la parsistemon per parigi la literon ⟨𐑔⟩.
- Pri la litero Ŭ (𐑘): li argumentis, ke ĉar la litero “Ŭ” povas aperi en normalaj esperantaj vortoj nur kiel “aŭ” kaj “eŭ” (malsame al “j”, kiu povas aperi en ajna vokalkombinaĵo), laŭ fonologio oni devus trakti ĝin kiel fonemon. Tial li proponis forigi la starlingŝavan version 𐑘, anstataŭigante ĝin je la ŝavaj grafemoj 𐑲 (“aŭ”) kaj 𐑱 (“eŭ”) pokrovskijstarlingŝave.
- Pri la litero J (𐑢): ĉar la forigo de la litero 𐑘 (Ŭ), la litero 𐑢 (J) nun estas senpara. Aldone, Pokrovskij rimarkigis onin ke la paro 𐑘-𐑢 ne tute taŭgas ĉar la fonemoj /w/ (litero Ŭ) kaj /j/ (litero J) estas ambaŭ sonorantoj, do iliaj grafemoj devus esti mezaltaj literoj; koncerne la litero 𐑘, tio estis solvita per ĝia anstataŭigo je 𐑲 (“aŭ”) kaj 𐑱 (“eŭ”), tamen la problemo pri litero 𐑢 devas esti solvita iel. Por tio, lia propono estas anstataŭigi ĝin je la litero 𐑰, kies originala prononco en la ŝava alfabeto estas /iː /.
- Koncerne la litero C (𐑔) kaj ĝia nekzistinta paro: la litero 𐑔 ne havas paron en la starlingŝava alfabeto, do tio denove rompas la parsistemon. La fonemo de la grafemo 𐑔 estas /t͡s/ (senvoĉa konsonanto), do ĝia paro devus esti /d͡z/ (voĉa konsonanto) reprezentota kiel 𐑞. Ŝajnas ke multaj esperantaj vortoj kiuj komenciĝas per la litero Z, devenas el vortoj kies ekprononco estis /d͡z/ (ne /z/).
Komparo inter ambaŭ ŝavidaj
Por kompari, jen esperanta ĉiuliteraĵo, skribita per tri malsamaj alfabetoj. Vi povos rimarki ke ambaŭ ŝavidaj estas preskaŭ egalaj kaj interkompreneblaj, do vi povas skribi Esperante per iu ajn el ambaŭ variaĵoj; la elekto estas via.
Esperantlatine | Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al DZeŭso sur herbaĵo. |
Starlingŝave | 𐑖𐑨𐑢𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑨𐑘𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑛𐑟𐑧𐑘𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩. |
Pokrovskijstarlingŝave | 𐑖𐑨𐑰𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑲𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑞𐑱𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩. |
Ezkemplo de ĉiuliteraĵo, el La Ŝava alfabeto por Esperanto de Sergio Pokrovskij
Negravas, ĉe tiu ĉi retpaĝo estas pluraj ekzercoj pri la starlingŝava alfabeto, faritaj de Starling mem, por praktiki legadon je ĉi tiu skribsistemo.
Komenti